Ĉiuj montritaj horoj estas laŭ la japana tempo (JST, UTC+9).
[Versio je 18.sep.2021]
Enhavo
- Listo de la programeroj
- Programo de la 18a (sabato) de septembro
- Programo de la 19a (dimanĉo) de septembro
- Programo de la 20a (lundo) de septembro
Listo de la programeroj
Reta Babilejo
Utiligante retkunvenan sistemon “Jitsi”, oni aranĝos retajn babilejojn por la kongresanoj. Troviĝos tri ejoj Babilejo 1, Babilejo 2 kaj Babilejo 3.
Ekde la 18a(sabato) ĝis la 20a(lundo), la ejoj estas malfermitaj dum la kongreso. Diversaj gastoj estas invititaj kaj ĉeestos en la babilejo.
- Babilejo 1 — La babilejo kun temo: kunsido kun gasto el eksterlando, facila konversacia kunsido, libera foiro, ktp.
- Babilejo 2 — Libera babilejo sen temo.
- Babilejo 3 — Libera babilejo sen temo.
Ĉambro ”Zamenhof” per Zoom(1)
Ĉambro ”Hodler” per Zoom(2)
Dato kaj horo | Programero | Lingvo |
---|---|---|
[Sabato] 14:30-15:20 (S14) | Ĉambro de Hori-san | Esperanto |
[Sabato] 16:00-17:50 (S16-S17) | [senpaga] Enkonduka Kurso de Esperanto (gvidos: Huzimaki Ken’iti) | Japana |
[Sabato] 18:00-19:30 (S18-S19) | Mezgrada Kurso de Esperanto (gvidos: KITAGAWA Hisasi) | Japana |
[Dimanĉo] 10:00-10:50 (D10) | Ĝenerala Kunsido por la anoj de JEI | Japana |
[Dimanĉo] 11:00-11:50 (D11) | Raportoj de bonekzemploj de lokaj aktivadoj pri esperanto | Japana |
[Dimanĉo] 13:30-14:20 (D13) | Prelego de la Premiito de Ossaka Premio 2021 (belmonto) | Esperanto |
[Dimanĉo] 14:30-15:20 (D14) | Nova retpaĝo “Saluton! Esperanto” por Esperanto-informado | Japana |
[Dimanĉo] 16:00-16:50 (D16) | Mesaĝo de Kobayasi Cukasa ”Saito Hidekacu kaj sia epoko” | Japana |
[Dimanĉo] 17:00-18:30 (D17) | Elementa Kurso de Esperanto (gvidos: SATO Ryusuke) | Japana |
[Lundo] 11:00-11:50 (L11) | Bildteatro “La Maro Bikini Sopiras” | Esperanto |
Fakaj kunsidoj
Por la fakaj kunsidoj, organizantoj de la kongreso preparas retan kunsidejon per sistemo “Jitsi”. Kelkaj fakaj kunsidoj anstataŭe uzos aliajn kunsidejojn (“Zoom” ktp.) kiujn la gastigantoj aranĝos. (Enirejo-paĝo estas sama. Bonvolu alklaki ĉi tien)
Dato kaj horo | Programero | Lingvo | Loko |
---|---|---|---|
[Sabato] 14:30-15:20 (S14) | Fakkunsido de Oomoto-1 | Esperanto | Zoom (aranĝota de gastiganto) |
[Sabato] 17:00-17:50 (S17) | La 9a artikolo | Japana | Jitsi |
[Dimanĉo] 10:00-10:50 (D10) | Kunsido pri Niimi Nankiti | Japana | Jitsi |
[Dimanĉo] 11:00-11:50 (D11) | Medicinistoj kaj Sciencistoj en Japanio | Esperanto / Japana | Jitsi |
[Dimanĉo] 13:30-14:20 (D13) | Budhana Fakkunsido | Esperanto / Japana | Jitsi |
[Dimanĉo] 14:30-15:20 (D14) | Fakkunsido de Oomoto-2 | Esperanto | Zoom (aranĝota de gastiganto) |
[Dimanĉo] 16:00-16:50 (D16) | Fakkunsido de Rondo Harmonia | Esperanto / Japana | Jitsi |
[Dimanĉo] 17:00-17:50 (D17) | Kristanoj | Esperanto / Japana | Jitsi |
[Dimanĉo] 18:00-18:50 (D18) | Produkti libron | Japana | Jitsi (aranĝota de gastiganto) |
Programo de la 18a (sabato) de septembro
11:00 – 11:30 (S11)
Inaŭguro (Loko: Zamenhof(Zoom 1), Lingvo: Esperanto)
Kongresanoj kune malfermos la kongreson. (LKK)
13:30 – 14:20 (S13)
Prelego: Travivante en Hiroŝimo (Kiriake Ĉieko) (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Japana/Esperanto)
Atombombito en Hiroŝimo rakontos pri sia sperto ekde antaŭ la dua mondmilito, kaj pri graveco de paco. (prelego en la japana kun subtitoloj en Esperanto) (LKK)
14:30 – 15:20 (S14)
Prelego: Neceseco de la angla lingvo kaj la valoro de Esperanto (YAMAKAWA Syuiti) (Loko: Zamenhof(Zoom 1), Lingvo: Japana)
YAMAKAWA Syuiti, veterana esperantisto kaj profesia samtempa interpretisto de la angla parolas pri la neceseco de la angla lingvo en nuna mondo, ankaŭ pri la valoro de Esperanto. (LKK)
Ĉambro de Hori-san (Loko: Hodler(Zoom 2), Lingvo: Esperanto)
Parkera kantado de la himno “La Espero”, Esperanta Bingo, rarajn muzikilojn en la mondo, ktp. (HORI Yasuo) (LKK)
Fakkunsido de Oomoto-1 (Loko: Zoom(Oomoto), Lingvo: Esperanto)
La jaro 2023 estos la 100-jara jubileo de la fondiĝo de EPA. Mi klarigos la eventon memore al tio. Bonvolu partopreni en tiu ĉi Parto-1 aŭ en la posta Parto-2, kiu konvenas al vi. (Esperanto-Populariga Asocio)
16:00 – 16:50 (S16)
Monumentoj en Pacmemoriga Parko de Hiroŝimo (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Esperanto)
Membroj de Hirosima Esperanto-Societo gvidos monumentojn kaj instalaĵojn rilate al viktimoj de atombombado en Pacmemoriga Parko de Hiroŝimo. (LKK)
[senpaga] Enkonduka Kurso de Esperanto (gvidos: Huzimaki Ken’iti) (Lingvo: Japana, 16:00-17:50)
Gvidos Huzimaki Ken’iti komencontojn de Esperanto. Li komprenigos al vi, kursanoj bazon de lingvo Esperanto en 90min. Vi povos kapti koncizan trajton de Esperanto. Vi povu legi kaj skribi simplajn frazojn. (LKK)
17:00 – 17:50 (S17)
Prelego: Progreso pri la kampanjo konvinki Uneskon agnoski la Internacian Tagon de Esperanto (Trezoro Huang Yinbao) (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Esperanto)
Trezoro Huang Yinbao (la dua vicprezidanto de UEA kaj Direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio) prelegos: Tridek landoj inkluzive Japanion, partoprenis en la Unesko-kampanjo pri agnosko de la Internacia Tago de Esperanto. Li ĝisdatige raportos la progreson, invitos raportetojn de landaj asocioj/aktivuloj, respondos demandojn pri la temo. Laŭ li, ĉiuj esperantistoj eĉ komencantoj kaj Esperanto-amikoj povas kontribui al la kampanjo divers-maniere. (Internacia Fako de JEI)
La 9a artikolo (Loko: Jitsi, Lingvo: Japana)
Estis valdigata la traktato pri la prohibicio de nukleaj armiloj kaj ĝi stariĝis kiel la internacia leĝo. Ni kunsidu ĉirkaŭante s-inon OSHIOKA Taeko, kiu multe kontribuis por la movado. (Societo de 9a artikolo)
18:00 – 18:50 (S18)
El la libroservo de JEI (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Esperanto)
Aŭtoroj de novaj kaj popularaj esperantaj libroj el diversaj partoj de la mondo parolos pri siaj verkoj, kune kun oficistoj de Japana Esperanto-Instituto. (Oficejo de JEI)
Mezgrada Kurso de Esperanto (gvidos: KITAGAWA Hisasi) (Loko: Hodler(Zoom 2) , Lingvo: Japana, 18:00-19:30)
Mezgrada Kurso por japanlingvanoj. (LKK)
Reta Babilejo je la 18a(sabato)
Babilejo 1 (La babilejo kun temo)
Kunsido kun gasto el eksterlando, facila konversacia kunsido, libera foiro, ktp.
[Hodiaŭ]
(19:00-21:00) Kun gastoj el eksterlando
Babilejo 2 kaj Babilejo 3
Libera babilejo sen temo.
Programo de la 19a (dimanĉo) de septembro
10:00 – 10:50 (D10)
Prelego: Kupoldomo kaj Baumkuchen (Kosaka Kiyoyuki) (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Esperanto)
Baumkuchen estis prezentita al japanoj unuafoje de germana militkaptito nomata Karl Juchheim en Hiroshima, antaŭ pli ol 100 jaroj. La ejo, kie li vendis Baumkuchen, estis nenio alia ol nuna atombombita kupoldomo. (LKK)
Ĝenerala Kunsido por la anoj de JEI (Loko: Hodler(Zoom 2) , Lingvo: Japana)
Jara raporto kaj prezentado, diskutado pri kunlaboroj kun Esperanto-movado de JEI-membroj. Demandoj kaj opinioj estas bonvenaj. (Inform-Movada Fako de JEI)
Kunsido pri Niimi Nankiti (Loko: Jitsi , Lingvo: Japana)
Oni prezentas la bibliografion de japana verkisto Niimi Nankiti kaj lian verkaron eldonitan de Nagoja Esperanto-Centro (NEC). Bv. aŭskulti deklamadon (esperantan) de unu el liaj verkoj. (NEC)
11:00 – 11:50 (D11)
Virtuala gvido de Pacmemoriga Muzeo (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Esperanto)
S-ino Osioka Taeko, unu el la volontulaj gvidantoj de Pacmemoriga Muzeo de Hiroŝimo klarigos pri la muzeo kaj ĝiaj eksponaĵoj kun multaj bildoj. (LKK)
Raportoj de bonekzemploj de lokaj aktivadoj pri esperanto (Loko: Hodler(Zoom 2) , Lingvo: Japana)
Vi trovos lokajn indajn aktivadojn pri esperanto en Japanio. “InformMovada Fako de JEI” kaj “Rondo Harmonia”(RH) kunlabore aranĝas ĉi eron kiel la unuan parton, kaj “fakan kunsidon de RH”, kiel la duan. Ni komune havu indajn spertojn.
( “Inform-Movada Fako de JEI” kaj “Rondo Harmonia” )
Medicinistoj kaj Sciencistoj en Japanio (Loko: Jitsi , Lingvo: Esperanto/Japana)
Esperanto-movado en kronvirusa pandemio; Kiel malpliigi gutetojn dum interparolado; Kiel iras kompiladon de frazlibro Esperanto-franca?; Ĉu “Poketalk” kontribuos al multlingva edukado? (JEMA/JESA)
13:30 – 14:20 (D13)
Atestas atombombito koreadevena (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Esperanto)
S-ino Osioka Taeko, unu el la heredantoj de atombombitoj en Hiroŝimo, rakontos pri la sperto de PAK Namĵu, atombombito koreadevena. (LKK)
Prelego de la Premiito de Ossaka Premio 2021 (belmonto) (Loko: Hodler(Zoom 2) , Lingvo: Esperanto)
La premiito ĉi-jara, s-ro yamasita tosihiro (belmonto) parolos en Esperanto pri siaj longjaraj kaj multspecaj agadoj inkluzive de retaj kursoj kaj tradukado/eldonado de japanaj klasikaĵoj kiel “Rakontaro de Genĝi”. (Juĝkomisiono de la Premio Ossaka de JEI)
Budhana Fakkunsido (Loko: Jitsi , Lingvo: Esperanto/Japana)
Unue Yamaguti Sin’iti prelegos pri “genra egaleco kaj budhismo”. Uzante lumbildon, li prezentos historiajn kaj aktualajn faktojn pri la problemo en budhisma komunumo. Poste ĉeestantoj babilos pri deversaj temoj. Ĉeestantoj senpage ricevos elektronikan version de “La Esperanta Budhano”, gazeto de Budhana Ligo Esperantista. Ankaŭ ne-budhanoj estas bonvenaj. (Japana Budhana Ligo Esperantista)
14:30 – 15:20 (D14)
Koncerto de Noda Junko (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Japana/Esperanto)
Kun membroj de Kyoto-Esperanto Societo mi sendos al vi bonajn kantojn “Unu Krajono”, “Kun bluo de lazur`”, “Matenroso”, ktp. (LKK)
Nova retpaĝo “Saluton! Esperanto” por Esperanto-informado (Loko: Hodler(Zoom 2) , Lingvo: Japana)
JEI ĉijare printempe eldonis novan retpaĝon “Saluton! Esperanto” por Esperanto-informado. Oni klarigas la strategio kaj taktiko bazitaj de datum-analizado kaj nuntempa vidpunkto de laborgrupo, kio stimulas vin krei vian novan retpaĝon. (Komisiono pri Esperanto-informado de JEI)
Fakkunsido de Oomoto-2 (Loko: Zoom(Oomoto) , Lingvo: Esperanto)
La jaro 2023 estos la 100-jara jubileo de la fondiĝo de EPA. Mi klarigos la eventon memore al tio. Bonvolu partopreni en tiu ĉi Parto-2 aŭ en la antaŭa Parto-1, kiu konvenas al vi. (Esperanto-Populariga Asocio)
16:00 – 16:50 (D16)
Kinejo de filmetoj konkuraj por La 4a Konkurso de Filmetoj pri Esperanto (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Esperanto)
JEI ĉijare okazigis “La 4an Konkurson de Filmetoj pri Esperanto”. Tiu ĉi kinejo donas al vi solan ŝancon spekti konkurajn filmetojn. En ideoj kaj esprimoj en la filmetoj nepre al vi troveblas gravajn punktojn por Esperanto-informado.(Komisiono pri Esperanto-informado de JEI)
Mesaĝo de Kobayasi Cukasa ”Saito Hidekacu kaj sia epoko” (Loko: Hodler(Zoom 2) , Lingvo: Japana)
Memore al la eldono de “Saito Hidekacu kaj sia epoko” la aŭtoro prelegos. (Hagiwara Yoko) (LKK)
Fakkunsido de Rondo Harmonia (Loko: Jitsi , Lingvo: Esperanto/Japana)
RH-anoj prezentos siajn agad-raportojn en tiu ĉi kunsido. Tiuj, kiuj interesiĝas pri RH, volu partopreni en ĝi. (Rondo Harmonia)
17:00 – 17:50 (D17)
Esperanto-movado en Azio kaj Oceanio (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Esperanto, 17:00-18:30)
Ni ŝatas aŭskulti esperantistojn el Azio kaj Oceanio pri la rimarkindaj agadoj en la lando aŭ la regiono.
Kaj ni interparolu pri ebleco de reciproka kunlaboro.
Kiel ni povas konkrete helpi unu al alia? (Internacia Fako de JEI)
Elementa Kurso de Esperanto (gvidos: SATO Ryusuke) (Loko: Hodler(Zoom 2) , Lingvo: Japana, 17:00-18:30)
Elementa Kurso por japanlingvanoj. (LKK)
Kristanoj (Loko: Jitsi , Lingvo: Esperanto/Japana)
Katolikaj kaj Protestantaj (Evangeliaj) esperantistoj interkonas pri sia movado por sciigi Esperanton al la kredantoj. Ni havu kutiman kunsidon interretan por lerni la Biblion kaj kanti himnon kaj fari preĝon por kristana movado. (Japana Asocio de Kristanaj Esperantistoj)
18:00 – 18:50 (D18)
produkti libron (Loko: Jitsi(belmonto) , Lingvo: Japana)
produktu vian libron per via manuskripto. demonstrado kaj demando kaj respondo. (belmonto)
Reta Babilejo je la 19a(dimanĉo)
Babilejo 1 (La babilejo kun temo)
Kunsido kun gasto el eksterlando, facila konversacia kunsido, libera foiro, ktp.
[Hodiaŭ]
(12:30-13:15) Facila konversacia kunsido
(19:00-21:00) Kun gastoj el eksterlando
Babilejo 2 kaj Babilejo 3
Libera babilejo sen temo.
Programo de la 20a (lundo) de septembro
10:00 – 10:50 (L10)
Esperantaj libroj rilate al atombombado en Hiroŝimo (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Esperanto)
Esperanto-Muzeo Jokohama prezentos esperantajn librojn rilate al atombombado, kiujn donacis Hirosima Esperanto-Centro. (Ne-Profitcela Organizo Esperanto Jokohama)
11:00 – 11:50 (L11)
Studraporta Kunsido de JEI : Kia estis la “gazeto ‘KIBÔ’ de la eldonejo KIBÔ” kun la virga verko de Eroŝenko? (Kikusima Kazuko) (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Japana)
La raporto temas pri la bibliografia esploro pri la unua verko de Eroŝenko japanlingve publikigita. (Stud-Eduka Fako de JEI)
Bildteatro “La Maro Bikini Sopiras” (Loko: Hodler(Zoom 2) , Lingvo: Esperanto)
Estas fame konate, ke usonaj nukleaj eksperimentoj de hidrogenbombo en Atolo Bikini damaĝis la tinusofiŝŝipon Daigo Fukurjumaru en la jaro 1954. Sed krom tio, multaj tinusofiŝŝipoj estis damaĝitaj. Mezlernejana grupo en gubernio Kooĉi enketis la fakton. (Esperanto-Societo de Kooĉi)
13:30 – 14:20 (L13)
Raportado kaj Premiado pri japanaj enlandaj movadoj (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Esperanto)
Vastregionaj asocioj kaj aktivaj grupoj pri Esperanto prezentos pri si mem kaj raportos pri siaj agadoj, ink de honorigado, estintaj kaj estontaj por reciproka komuna laboro. (Inform-Movada Fako de JEI)
14:30 – 15:00 (L14)
Fermo (Loko: Zamenhof(Zoom 1) , Lingvo: Esperanto)
Kongresanoj kune fermos la kongreson, rekonfirmante la fruktojn en la kongreso, kaj esperante al la venonta kongreso. (LKK)
Reta Babilejo je la 20a(lundo)
Babilejo 1 (La babilejo kun temo)
Kunsido kun gasto el eksterlando, facila konversacia kunsido, libera foiro, ktp.
[Hodiaŭ]
(10:00-10:50) Libera foiro
Babilejo 2 kaj Babilejo 3
Libera babilejo sen temo.